20220914

5102 La akvon kiu eskapas

Kiam vi banus vian korpon 
Kaj vi vidus la akvon kiu eskapas 
Inter viaj fingroj, 
Rigardu bone, ĉar ĉi tio 
Estos la simileco de miaj sentoj.

Tiutempe mi jam 
Orientiĝos al alia oriento, 
Mia polusa stelo indikos 
Alian nordon kaj vi havos 
Nenion inter via fingroj.

Vi provos ekpreni, 
Vi deziros reteni, 
Vi volos teni, 
Vi serĉos kapti, 
Sed mi jam estos fluinta 
Inter viaj fingroj.

Mi apenaŭ estos 
Estingita fluo, 
Forvaporiĝinta ondo, 
Mi estos memoro pri la pasinteco, 
Vi ne povos trinki el mia fonto 
Eĉ ne guton da roso, 
Nek vidos miajn kirlojn 
Flui en ĝia torento, 
Nenio restos de mia memoro 
Mi estos malsekeco inter viaj fingroj.

Kiam vi banus vian korpon 
Kaj vi vidus la akvon kiu eskapas 
Inter viaj fingroj, 
Rigardu bone, ĉar ĉi tio 
Estos la simileco de miaj sentoj.

No hay comentarios.: