20220821

5037 La sevo, kiu banas

Ho, amo, mi veturos 
Malrapide tra la maroj 
De la estonto 
Kaj tiel tre klare montros, 
Ke mi estas tiom via, 
Kiel la sevo, kiu banas 
Ene viajn burĝonoj.

Mi volas esti en viaj manoj, 
Fragila kiel ŝaŭmo, 
Se vi ne sentas, 
Ke mia amo estas bona, 
Ke ne estas spuroj,
Aŭ ombroj,
Aŭ nebuloj.

Kiel la nuboj, 
Kiuj ĉiukaze pasas, 
Sen bedaŭroj 
Aŭ embaraso 
Aŭ maltrankvilo, 
Esti tie mi sopiras, 
Sen okulmova pasio, 
Sen nenecesa bruo.

Ho, amo, mi veturos 
Malrapide tra la maroj 
De la estonto 
Kaj tiel tre klare montros, 
Ke mi estas tiom via, 
Kiel la sevo, kiu banas 
Ene viajn burĝonoj.

No hay comentarios.: