20220807

4993 La suno brilas kaj amikoj

Estas paco.

Vi ridas en la ĉambro, 
Mi kuŝas 
Kun biero en la manoj.

La suno brilas kaj amikoj 
Estas pretaj alveni, 
Viaj ŝnuroj kaj miaj ŝnuroj 
Estas ligitaj de jaroj.

La nubo venu kaj iru 
Puŝita de la vento, 
Ke flirtu la kolombo 
De la Sankta Spirito 
Super niaj kapoj.

Mi ne volas deziri ion alian.

Estas paco.

Vi ridas en la ĉambro, 
Mi kuŝas 
Kun biero en la manoj.

La suno brilas kaj amikoj 
Estas pretaj alveni.

No hay comentarios.: