20220809

5005 Meteorpluvon

Estis la posttagmezo flamigita de torporo 
Kaj la lastaj sunradioj 
Falis kun sia krepuska tono. 
La domo plena de verdo 
Igis mian bruston palpi 
Kvazaŭ ruĝigita de rito.

Vi estis la malpeza venteto 
Kaj mi estis la mola folio, 
Kiu iomete moviĝis.

Vi estis la unua spiro 
Kaj mi estis la suspiro de trankviliĝo.

La momento estu eterna,
En kiu ni estas kune,
Farante nenion, 
Nur volante senti 
La sunsubiran venton malklarigi 
Sian verdan radion 
Super la palaco de nia brilo.

Do, en la trankvilo, kiu ĉirkaŭas nin, 
Ni atendu kune la meteorpluvon 
En ĉi tiu nokto, kiu estas komenconta.

No hay comentarios.: