Ĉi tiu maro originis
De la rapida
Amasiĝo
De miaj larmoj
En la natura depresio
Lasita de la migrado
De viaj grandiozaj flugiloj.
La sinkigo
De mia seka tero,
La telura movo,
Kiun via foriro estigis
En la strukturo
De miaj ostoj.
Hodiaŭ mia demando estas
Kiel fantomo ĝemas,
Kiel animo en doloro elspiras
Sian lamenton,
Kiel atingi regreson
Al feliĉo en mia lito.
Tiu dezerta malpleno
Lasita de la soleco mem
Estas plenigita de la riveroj
De miaj okuloj,
De la malkonvena
Degelo
De mia glaĉero.
La Heraklaj kolonoj,
Kiuj subtenis
Mian konatan mondon,
Kolapsas sub la diluvo,
Kiu fluas el la dezerto
De mia rigardo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario