Ni ankoraŭ ne inventis
La tagojn de elektro.
Sed mi revidis la renkontiĝon
De via korpo kaj mia korpo
Sur la divano de la maro.
Estis kiel restarigi sonĝon,
Teksi en viglaj koloroj,
Ĵeti ornamajn rubandojn en la aeron,
Kiel plekti girlandojn,
Flosante en danco kun la vento,
Liberigante odorajn petalojn.
Bluaj ondoj,
Blankaj nuboj,
Freŝa vento
Kaj sunlumo pentrante
La flugilojn de la birdaroj.
Kaj kiam mia koro spertis
La fulmon de via rideto,
Kiam la tondra elfluo
De via voĉo venis
Tra la ŝelo
De miaj oreloj,
Mi sciis, ke mia destino
Atingas la ne revena
Punkton,
Kiel en la genezo
Aŭ en la komenco
De la praeksplodo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario