Via malestimo
Por la floretoj
En mia ĝardeno
Estas same neŝancelebla
Kiel la diamanto
Sur la skalo de Mohs.
Ĝi estas la simileco
De ventego
De kategorio kvin
En la serio Beaufort,
Polusa razilo
Kiu disigas en du
La varmecon de mia koro.
Ĝi estas kiel brulanta lafo,
Piroklastoj kaj lapilli,
Pikanta magmo kaj laharo;
Senkompata vikingo
Surteriĝanta
Sur la pacaj bordoj
de mia maro.
Ĝi velas kontraŭ mia feliĉo,
Envolvante la plej altajn pintojn
De miaj iluzioj
En glacia malvarmo.
Estas tertremo, kiu skuas
La fundamentojn de mia estaĵo
Kun la maksimuma intenseco
De Richter,
Senfunda kavo
Tiel malhela kaj abisma
Kiel la plej profunda oceano
En la Mariana Fosejo.
Ĝi estas totala eklipso,
Kiu kovras per sia umbro,
Sia penumbro kaj antumbro,
Ajna signo de lumo
En la spaco ene de mi.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario