La sovaĝaj floroj denove floris
Kaj mi ankoraŭ atendas
La kunsubstanciiĝon
De via tenero en mi.
Kaj tiel pasis
mia tagoj,
La planedoj
Daŭrigis sian dancon,
La vosto de la kometo
Denove transiris la ĉielon
Kaj la konstelacioj
De Andromeda kaj Oriono
Estis viditaj denove
De la sama
Observpunkto.
Floraj printempoj
Kaj brulantaj someroj pasis,
Senfinaj folioj
Falis en aŭtuno
Kaj vintroj alportis
Sian dezertan malvarmon.
Mia espero en via promeso
Restis freŝa
Malgraŭ tempo
Kaj doloro,
Sed la vivo pluiras
Kaj la sopiro de miaj maturaj
Okuloj ne plu povas
Elteni alian tagon
Sen via amo.
Dum tiom longe mi sopiris
Liberiĝi de soleco,
Denove rideti
Kaj senti denove
En mia brusto la tamburon,
Kiu batas kiel la flugado
De la flugiloj de pasero.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario