20240518

5781 Neregebla papilio

Neregebla papilio, 
Kiu flirtas for 
De mia gravita kampo, 
Eskapanta de mia revoj, 
Estas vi, dum mi estas 
La malgaja kaj malgranda
Infaneto kiu sur la bordon 
De la oceana maro
Foriras ĝemante.

Kaj pro sopiro 
Mi fariĝas pasema flustro, 
Lumbrilo, 
Falsa poemo en movo 
De verso en la aero 
Kaj melodio sen partituro, 
Nur dancanta flamo, 
Efemera brilo 
De silenta mistero.

Dum vi, 
Kun via senpeza beleco 
De volatila juvelo, 
Estas neregebla papilio, 
Kiu flirtas for 
De mia gravita kampo, 
Ekapante de mia revoj.

No hay comentarios.: