Kiam vi alvenos
Kun via mano
Ŝarĝita de trifolioj,
Viaj vangoj ornamitaj
Per stelpolvo,
Banitaj en ora sunbrilo,
Kaj flustras al mia orelo
Promesojn pri flora
Kaj aŭspicia estonteco,
Mi estos la kolibro avida
Trinki el viaj lipoj
La nektaron de la sorto,
Kiu estu en via floro.
Kun via radianta stelo
En la manplato,
Kaj viaj haroj libere
Dancantaj laŭ la ventotakto,
Kiam vi invitas min esti
Parto de la simfonio
De viaj flugilhavaj revoj,
Miaj paŝoj estos agorditaj
Por sekvi la ritmon de via melodio.
Tiam vi scios, ke mi estas
La maristo preta veli
Sur la maron de viaj deziroj,
Navigante kun vi
Al multkoloraj horizontoj
Inter la lumradioj,
En kiuj la varma ĉeesto de amo
Estas netuŝebla refraktita.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario