Ĉi-matene,
Mia koro estas
Kiel trankvila lago
Deĉenanta
Vulkanan tremon.
Mi estas frenezo, tumulto, agitiĝo.
Mi estas krio, movo, pasio.
Mi estas maltrankvilo, kapturno, ekscito.
Mi estas ardo, ŝoko, ekzalteco.
La memoro pri via amo
Eferveskas en mia brusto,
Liberigante emociojn
El la profundo
De mia interno.
Laŭ la vojo de mia spino,
Leviĝas la eĥo de nostalgio,
Ke nia finiĝis.
Sopiro kunportas
Ŝlosilon al la komenco
De mia likviĝo.
Mia reva mondo tremas.
Komenca cunamo de amareco
Krevas kaj tremas en mi.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario