Svarmo de sentoj
Trakuras la mapon
De la brulanta labirinto
De mia brusto,
De la abismo de la suspiroj
Ĝis la pinto de la larmoj,
Serĉante
En ĉiu anguleto de flustro,
En ĉiu pinto de silento,
En ĉiu abismo de karesoj,
De la senombra oriento
Al la seneĥa okcidento,
Restarigu la mortajn lingvojn,
En kiuj vi eldiris
La ruinigitajn fonemojn
Rilatajn al mia amo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario