La maro etendiĝas
Kiel blanka tabula rasa
Kaj ĉi-nokte la plenluno
Aperas en sia splendo.
Tamen interne de mi
Malĝojo min gratas.
Mi vokis vin tra la dezertoj,
Montoj, riveroj,
Lagoj, arbaroj,
Valoj kaj insuloj,
Sed la eĥo de via voĉo
Ankoraŭ ne karesis
La spiralo de mia orelo.
Mia voko,
Kiel bumerango,
Nur perceptas la revenon
De miaj propraj flustroj.
Mi ne volas, ke malĝojo
Glitu kiel nebulo
En la ekvilibron
De miaj nervoj.
Mia maro estas kiel papera
Tolo, kiu atendas
Esti skribita
De via serena
Plenluna rigardo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario