20220626

4751 Palpebro de la oktopiedoj

Mia koro iras 
Kiel la sendormema 
Palpebro de la oktopiedoj, 
Kiu neniam fermiĝas.

Ene 
Estas boato 
Kun malgranda 
Lampo kaj lumo 
De senfina lumeno, 
Fiksita en la estonteco 
De la dolĉa horo, 
Kiam ĉe via flanko 
Mi dormas malstreĉita 
Kaj tenere feliĉa.

No hay comentarios.: