20220616

4693 En la dia rondo de via fajro

Sufiĉas, ke vi sugestu la vorton fajro
Kaj jam interne de miaj ostoj
La mjelino komencas bruli.

Ke viaj lipoj flustras mi volas
Kaj la fajro inter miaj nervoj
Detruu mian deziron naskiĝi.

Vi ordonas al miaj kvar ventoj
Kaj ili fariĝas sin samtempe
Uragano de balzamoj en mi.

Mi estas preta por la bankedo 
De erotika manao, kiu pluvas 
En la dia rondo de via fajro.

No hay comentarios.: