La movado estas relativa
Al la observanto;
Tial, kiam vi foriras
De la epicentro de miaj sentoj,
Kiel eĥo de Dopplera efekto
Atingas min nostalgio
Envolvita en la foresta varmo
De via rigardo.
La movado estas relativa
Al la observanto.
Nun mi ne scias ĉu viaj tagoj
Kaj miaj tagoj
Povos denove orbiti
Ĉirkaŭ la sama centro.
La movado estas relativa
Al la observanto;
Tial mi demandas min
Ĉu niaj rapidoj
Povus refoje sinkroniĝi,
Ĉu viaj okuloj kaj miaj okuloj
Refoje kurbigus
Siajn trajektoriojn
Ĝis renkontiĝi
En la komforto
De sama horizonto.
Dum ĉio turniĝas,
Vastiĝas
Aŭ malproksimiĝas,
Mi restas
Kiel salstatuo
Rigardante
Miajn preriojn bruli.
Io tiel ĉiutaga
Kiel ami vin
Fariĝis nodo
En mia gorĝo,
Implikita
Reto
En la magneta
Kampo
De mia plekso.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario