Ĉi tiun matenon
Komence de aŭgusto,
Kun avertoj
Pri ŝtormo,
Mi nur volas
Malligi la ŝnurojn
Kaj libere veli
En via oceano.
Senti la mildan kuraĝon
Kiel la venton
Sub la flugiloj.
Dum via brakumo
Ĉirkaŭprenas min
En la mirinda ĉaro
De la konstelacio
De via rigardo.
Mi volas perdi la nenion
Kaj gajni ĉion kun vi.
Kion mi vere
Sopiras, estas
Demeti la morton
Kaj vivi la vivon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario