20250804

5927 Via revizitita estonteco

Kiam dek mil sunoj 
Estos pasintaj,
Kiam mi klinos 
La kapon super la vino,
Kaj sen sorĉoj 
Malfermiĝos vaste
La kluzo de la memoro
En la abismo 
De rememoro,
Vi estos ĉi tie,
Indiferenta,
Ankrita al ĉi tiu hodiaŭ
Kiu jam estos pasinta.

No hay comentarios.: