Vi levigas kaj mallevigas,
Kvazau vi komprenus
Ke kiel estas supre,
Tiel estas sube.
Vi generas
Ondojn da plezuro
Dum vi moviĝas
Laŭ la alteca gradiento
De mia vivo.
Ĉiuj viaj semoj,
Disĵetitaj
En mia foiro-tempo,
Ekkonis vian lumon.
Sur la spuro de via vosto,
Reviviĝas en mi
La bastono de aaron
Kaj la valo de sekaj ostoj,
Kiujn mi portis kiel ŝarĝon
Ĉe la flanko de mia boato.
Hodiaŭ viaj radikoj
Atingis
La koron de mia medolo.
Kaj dum vi daŭre vagadas,
Malrapide,
Sur la surfaco
De miaj akvoj,
Vi leviĝas kaj malleviĝas,
Kvazaŭ vi komprenus
Ke kiel estas supre,
Tiel estas sube.
Kaj vi daŭre generas
Ondojn da plezuro
Dum vi trairas
La altojn kaj profundojn
De mia ekzisto.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario