20220329

4507 Fantazia binomo

Kiam la nokto fermiĝas
Kaj ni revizias sole
La inventaro, kiun vi 
Nomumas nia vero,
Ni estas Atlantido kaj ondoj,
Diluvo kaj olivarbo,
Kolombo kaj arkeo,
Sfinkso kaj sekreto,
Pomo kaj Eva,
Serpento kaj Adamo.

Ni iras kiel surfaj artistoj
Esti protagonistoj
De la fantazia binomo
Pri mia kaj via historio
Rakontita al la ritmo de ĵazo.

No hay comentarios.: