Ne filtru mian lumon,
Lasu ĝin pasi tuta,
Sendifekta, sen fleksiĝo,
Ĝis la fino,
Kiel likva glavo,
Ĝis la lasta eĥo
De ĉi tiu mallarĝa koridoro,
Kiun mi trapasas,
Kiel abisma fiŝo,
Kun ĉi tiu tuta bagaĝo
Da ombroj,
Trenita en la reto
De miaj naĝiloj,
Senĉese streĉante
La dilatiĝantan muskolon
De miaj naztruoj.
Hodiaŭ mi scias certe,
Ke vi deĉifras
La misterojn de mia Atlantido,
Malkaŝas la enigmojn
De mia sfinkso,
Solvas la subakviĝintajn
Sekretojn de mia psiko.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario