Kiel en la fina sceno
De la mezopotamia diluvo,
Miaj delikataj boatoj
De savo
Surgrundiĝis
Sur viaj montoj.
Oni flustras
En la legendoj,
Ke morgaŭ,
Kiam la tempo
Ripetos sian horon,
La kolomboj
De ĉi tiu arkeo,
Ankritaj
En la monotoneco
De mia korpo,
Ekflugos super
La teritorio
De mia brusto.
Vi tiam plantos
Magnifican ĉielarkon
En mian plekson,
Kiel eternan pakton
De la fino
De la konfuzo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario