20190620

4287 Kaŝvestita la malespero.

Mi diras al vi ke tio estas
Kiel la polvo de Saharo
Venita al mia gorĝo
En skatolo de Pandora.
Mia gorĝo mallarĝiĝis
Pro tiom da timoj,
Mi estas malnova amforo
Malplena de ĉio,
Plena de nenio.

En mia interna pejzaĝo
Mi vivas malstabiligita vivo.

En la interno de mia interno
Kiel en matrjoŝka
Li venas al mi kaŝvestita
La malespero.



No hay comentarios.: