Ne estis fanfaro
Aŭ tumulto,
Nek imperiestraj trumpetoj
Aŭ sonantaj tamburoj
Kaj cimbaloj,
Nek flugantaj kolomboj
Aŭ larĝe malfermitaj
Ĉieloj,
Sed kiam via korpo estis
Proponita al mia palato,
La norio de plezuro
Komencis verŝi
La riveron de deziro.
Hodiaŭ, kiam la sezonoj
Sanĝiĝis en la pejzaĝo
Antaŭ miaj okuloj,
Kiam la nuboj
Liberigis
Sian vojon
Kaj la lumturoj
Ne plu elsendas sian lumon,
Mi memoras vian figuron
Kuŝantan sur la divano de la maro,
Kaj en mia brusto brilas
Ĉiujn lumaĵojn
De la universo.
En tiu tago,
La lumo de la suno,
Kiun vi portas
En viaj pupiloj,
Trafis miajn lunojn,
Kaj mia tuta tero estis
Lumigita per viaj mirindaĵoj.
En miaj mallumaj kavernoj
Kaj en la noktaj katakomboj
Lumiĝis
La kaŝitaj sopiroj,
Kiujn mi enhavis al vi.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario