Kun viaj manoj sur mia korpo,
Mi estis pasema fulmo
En la stela vasteco,
Soleca folio
En la etenda arbaro,
Forgesita petalo
En la larĝa ĝardeno.
Mi estis apenaŭ sablograjno
En la senfina dezerto,
Ĝemo perdita
En la grandeco de la ĉielo.
Per la senfinaj lipoj,
Per kiuj vi kovris min,
Mi fariĝis vorto perdita
En la eĥo de silento,
Kiel kudrilo
En la grandega fojnamaso.
Mi estis la apenaŭ aŭdebla flustro
En la bruego de la vento,
Eta falstelo
En la senfina galaksio.
Kiel pluvguto
En la vasta maro.
Mi transfiguriĝis antaŭ vi
En eta silueto
Ĉe la senfina horizonto.
Malgranda mi estas antaŭ la tenereco,
Kiun vi montras antaŭ mi.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario