Kiam vi diras al mi, ke vi foriras,
Viaj vortoj estas la klingo
De brila glavo
Tratranĉanta la mallumon,
Ili estas lingva piko
Kiu doloras profunde.
Kiam vi diras al mi, ke vi foriras,
Viaj vortoj estas akra rando,
Kiu detranĉas miajn esperojn,
Vunditajn de la realo,
Ili estas velkaj semoj, semitaj
En la fekunda grundo de mia koro.
Kiam vi diras al mi, ke vi foriras,
Viaj vortoj estas skorpio
De brulantaj pikoj,
Kiuj mortigas mian veron,
Ili estas la kudrilo de horloĝo,
Kiu tenas la tempon
Suspendita se gravito.
Kiam vi diras al mi, ke vi foriras,
Estas liberigita el mia tuta korpo
Kiel en akvofalo,
La enhavita rezervo
El la maroj de mia iluzio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario