Mi estas avida vikingo
Kun la deziro atingi
La rifuĝon de via golfeto,
Ŝarĝita per la restaĵoj
De malproksimaj amoj
Kaj maloftaj landoj.
Estas mia celo atingi vin,
Proponi al vi
La verdan kontinenton, kiu floras
Sur la surfaco de mia racio.
Mia memoro jam konas
La kaŝitan vojon
De spicoj,
De purpura koloro,
De fajnaj silkoj.
Regnoj kun stratoj el oro,
Maro el kristalo,
Kun perlaj pordegoj
Kaj senmovaj fundamentoj
Kiel la monto Cion.
Sed ĝis hodiaŭ
Vi ignoras miajn aludojn,
Vi evitas mian rigardon,
Vi resendas indiferente
Miajn ĝemojn de nostalgio.
Kiel lasi ĉi tiun ŝtonon,
Kiun mi ligis al la kolo,
Pendanta ĉe la maldekstra flanko
De mia koro,
Ĉiu kor-bato estas frapo
Al la dormema kristalo
De mia egoo,
Al la silenta simfonio,
Kiu hurlas en mia racio.
Ne lasu la malespero
Prenu mian korpon per ŝtormo
Kvazaŭ mi estus pirato
En la Karibaj maroj.
Mi singultas dum mi proponas
Por via krono,
Mia nekonata regno,
Mia ebura turo,
Mia orpaĝo,
Mia perla kesto.
Mi estas avida vikingo
Kun la deziro atingi
La rifuĝon de via golfeto,
Ŝarĝita per la restaĵoj
De malproksimaj amoj
Kaj maloftaj landoj.
Estas mia celo atingi vin,
Proponi al vi
La verdan kontinenton, kiu floras
Sur la surfaco de mia racio.
Mia memoro jam konas
La kaŝitan vojon
De spicoj,
De purpura koloro,
De fajnaj silkoj.
Regnoj kun stratoj el oro,
Maro el kristalo,
Kun perlaj pordegoj
Kaj senmovaj fundamentoj
Kiel la monto Cion.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario