Mi vidas vin
Ĉirkaŭi min
Kun milda
Ronronado;
Dum vi mordetas
Miajn delikatajn foliojn
Kaj miajn burĝonojn,
Vi pasigas vian langon
Laŭ la rando
De la pintoj
De miaj fingroj,
Kiel strata
Kato
Kiu montras
Sian scivolemon
Sur mia balkoneto.
Mi komprenis, ke mi jam estis
Kaptita en la trajektorio
De deziro,
En la orbito
De sopiro.
Mi estis rifuzinta
Interplekti ĥimerojn
Kiuj havus implicojn
Por mia kaduka
Koro.
Tamen,
Per via krucmilito
Al mia Jerusalemo,
Vi montris al mi per faktoj,
Ke la revado
Estas senfina,
Ke la elĵetita vorto
Ĉiam revenas
Kiel bumrango,
Ke la iluzio estas
Cirkla,
Ke viaj okuloj kaj miaj
Faras klaran kongruon,
Ke la deziro estas
Neevitebla,
Kiel la kurbo de la meandro
En la riveroj kiuj ĉirkaŭlimas
La monton Aconcagua.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario