Ne plu da ĝuado
En indulgo.
Ne plu da plendo
Pro mia doloro.
Hodiaŭ mi fermas
Ĉi tiun epizodon,
En kiu mi devigite
Plugis la Aralan Maron.
Mi sentas la ondojn,
Furiozajn,
Frapi
La spegulon
De mia frustriĝo.
Mi rigardos lastfoje
Vian kaĝon.
Kaj mi foriras.
Vi instalis en mi
Molotov-koktelan bombon
El deliroj:
Vi miksis,
Konscie,
Sendormecon,
Melankolion,
Rezignacion.
Miaj fekundaj semoj,
Ĵetitaj kun forto,
Faligis sin
En vian sekan teron.
Kaj mi faris nenion alian
Ol plori
Maron
Da salaj larmoj.