Mi portis torĉon,
Kiel statuo de libereco,
Kaj en mia brusto mi konservis flamon
Similan al la fosforesko,
Kiun la maro havas nokte.
Mia rideto radiis varman serenecon.
Ĝis la sinsekvo
De viaj komedo
Ĉesis spuri mian vojon
Kaj la meandro de viaj riveroj
Apud mi ĉesis pasi.
Mi portis lanternon,
Kiel koloso de Rodis,
Kaj en mi ekbrilis fulmo
Komparebla al tiu pentrita
De la norda lumo sur la ĉielo.
La regado de paco videblis sur mia vizaĝo.
Ĝis la eĥo de viaj planedoj
Ĉesis resoni en mia atmosfero
Kaj la cirkvito de viaj lunoj
Tra mia orbito ĉesis rotacii.
Mi tenis luman lanternon,
Similan al la Bagdada baterio,
Kaj en mia animo mi ŝirmis
La frakta irizado
De papilioj kaj ilia flirtado.
Mia korpo estis regata de sereneco.
Ĝis la simfonio de viaj ondoj
Ĉesis ludi en mia oceano
Kaj la migrado de viaj nuboj
En mia ĉielo ĉesis danci.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario