20240213

5475 Malgranda verda punkto

En ĉi tiu kaŝita parto 
De mia ekzistado, 
Kie nek la ringoj 
De Saturno 
Nek la sferaj lunoj 
De Jupitero 
Havas sian jurisdikcion, 
Estas malgranda verda punkto, 
Kiu malklare 
Moviĝas 
En la direkto 
De la manoj 
De amo. 
Estas mia espero 
Vidi vin hodiaŭ, 
Kiam la sabloj 
De mia horloĝo 
Markas la horon 
De via alveno 
En mia ĉambro.

No hay comentarios.: