Mia seniluziiĝo estas nur
Perceptebla en amoskalo.
Via amo estis velkinta
Rozo flosanta,
Miraĝo de paliĝinta amo,
Kaptita papilio,
Kiu krias sian kanton
Sen akordoj.
Interne de mia medolo
Brulis
Vaglumo,
Espero estis
Ombro sen via brakumo,
Nubo sen suno,
Ŝtormo sen ŝirmejo,
Spegulo sen reflekto,
Labirinto sen eliro
Kaj iluzia minotaŭro
Kiu malimplikas sian pasión.
Ĉi tiu muro de mia brusto
Mil fojojn trapikita
Permesas pasi sen filtriloj
Al ĉiu el la rajdantoj
De malespero.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario