Mi iras kun krozrapideco
En ĉi tiuj someraj tagoj,
Atendante, ke vi eniru
La palacon de mia melankolio
Sen frapi la pordojn
Kaj senkompate vi eltiras
Ĉiun el la malĝojaj herboj,
Kiuj svarmas ĉirkaŭ mi.
Por ke mia bastono de aaron
Prosperu bonkore.
De nun mi estos
Verda aerŝipo
Ŝvelinta de esperoj,
Kiu iras en la direkton de la spiro,
Kiu eliras el viaj flugiloj.
Velo plena de ventoj
Sen nostalgio.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario