Mi lasu iri min
Kiel lafo fluanta
Malsupren al via maro.
Via amo estas la administranto
De mia sentimentala vivo.
Per via centripeta forto
Mi povas malpeza turniĝi.
Senfrikcia flugo
Super la balanciĝo de viaj ondoj.
Vi kondukis min al la verda arbaro,
Kiel en Joĉjo kaj Manjo,
Marŝante al limbo.
Kaj kiam vi lanĉis
Viajn misterajn semojn en mian estontecon,
Ke hieraŭ tio jam hodiaŭ estas,
Mi sekvis la spuron de viaj pulsaroj
Inter viaj kosmaj kurboj kaj pontoj,
Transirantaj truojn,
Inter blankaj nanoj
Kaj ruĝaj gigantoj,
Mi vivis la dolĉigajn kometojn
De viaj kisojn
Kaj kiel en sonĝoj mi vidis,
Kiam vi disvastigas
La stelpolvon de via Lakta Vojo
Kiel tapiŝo sub miaj deziroj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario