Miaj akvoj estas trankvilaj,
Kiam Vi donas al mi trinki
El viaj rigardoj.
Sed kiam mankas al mi
La lumo kiun projekcias
Via dolĉa aŭro,
Mi estas trompo,
Daŭra kolero,
Senbrida ekblovo.
En ĉi tiu momento,
Kiam miaj kvietaj lagoj
De amareco estas agititaj,
Mi supreniras la Boforta skalo
De kalmo ĝis tempesto.
Kaj se mi estas certa,
Ke vi ne estos ĉi tie ĉi nokte,
La uragandio posedos min
Ĝis li ruinigos min per sia kolero.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario