Estas la subpremo
De via senamo
Sur mi:
Elefanta
Piedo
Dispremanta
Mian bruston;
La frakasado
De la ekvilibro
En la akvoj
De la glitkuranta
Insekto;
Ŝtona
Statuo,
Sen fido,
Sinkanta dum ĝi
Provas marŝi
Sur la maro.
Via senamo
Kurbigas
Miajn dezirojn
Al la mallarĝa
Tunelo
De sendormeco.
Kaj mi ne volas vivi tiel,
Inter sopiroj
Kaj maltrankviloj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario