Nun mi estas
Kiel forlasita urbo,
Kiu perdis sian civilizacion
Kaj estas forgesitaj
Ĝiaj palacoj, ĝardenoj,
Aleoj kaj vojoj.
Vi malŝatas la antikvajn originojn,
Kiuj ligis vin
Al la principo de vivo,
De kiu fluas
Viaj oceanoj kaj maroj
Kiel akvofaloj.
Por vi mi oferis
Miajn sanktajn montojn,
Miajn tajdojn de triloj
Kaj dediĉitaj laŭdoj.
Kun provo kaj eraro
Mi rekomencis ĉiufoje
Plurajn genezojn
Kaj senombraj
Kaj senfinaj
Praeksplodojn.
Sed mi volas, ke vi memoru,
Ke venos la tago, kiam
Enprofundiĝos en la abisajn regionojn
De via koro,
Vi trovos dormantan stelon
En sia apoteozo,
Kiu pulsas kiel supernovao
Kun la memoro de mia amo.
Tiam vi lernos
Propraokule, kio estas perdi
La veran duonon
De via koro.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario