En viaj nigraj okuloj, ve!,
Vi portas bruleman deziron
Kvazaŭ ĝi estus la rezervujo
De naftoputoj en Kuvajto.
Mia lango
Estas kiel flamo
En mallumo.
Deziro ludas la komencan akton
En la montro
De plezuro.
Ni bone scias,
Ke kio aperas
Povas fari
Paligi la inferon,
Kiam la supernovao
De plezuro
Eksplodas
Kaj niaj pekoj
Estas gudritaj
Kaj impregnitaj
Interne
Kaj ekstere,
Kvazaŭ ĝi estus
La arkeo de Noa.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario