Per via perfidio,
Vi mordis mian koron
Kaj mia vivo infektiĝis;
Vi sentis ĝojon
Pro la liberigo de viaj toksinoj,
Kaj mi restis
Kun mia iluzio grave vundita.
Mi estis fermita arbaro dum vi,
Ruza ŝakalo,
Kun pikdentoj de doloro;
Mi estis velkinta parko kaj vi,
Indiferenta kato,
Gratis mian koron;
Mi, kalma dezerto, kaj vi,
Mordanta venena serpento,
En false ornamita ĝardeno,
Vi estis trompa araneo,
Kiu implikis mian racion.
Kion mi opiniis fonto de amo,
El la kaĝo de via brusto
Aperis vulpoj de malkonfido,
Linkoj de trompo,
Kojotoj de koraflikto,
Simioj de pesimismo,
Piranoj kiuj mordetas,
Infektantaj per melankolio;
Vespertoj de la ordo de malfeliĉo,
Portantoj de malhela malespero.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario