Viaj vortoj estis petalo
Liberigita de la vento,
Kiel fajreroj dancitaj
Kun la aero, kiu ĉirkaŭas
Mian koron.
Viaj brulemaj promesoj
Vojaĝis tra miaj sentoj.
Vi lumigis la brilon
De mia espero,
Kiel alumeto
En la mallumo.
Brulis en la firmamento
De miaj revoj,
La fantazio, ke vi amis min.
Viaj frazoj estis
Vorema flamo,
Voranta la ombron
En mia krepusko
Kaj en mia tagiĝo.
El via voĉo venis la fajro,
Kiu lumigis en la malproksimo
Miajn dezirojn ami,
La signoj, kiujn vi sendis,
Estis neestingebla fajro,
Kiun konsumis la etero,
Kiu min ĉirkaŭas.
Viaj vortoj estis
Ĝojfajro, kiu forigis
La malvarmon en mia brusto,
Inkandeska ardaĵo,
Kiu varmigis miajn dezirojn,
Ekflamo en la stelplena nokto
De mia ekzistado,
La efervesko
De luma raketo,
Fosforesko,
La arko de falstelo,
Vaglumo brilo.
Viaj vortoj estis petalo
Liberigita de la vento,
Kiel fajreroj dancitaj
Kun la aero, kiu ĉirkaŭas
Mian koron.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario