Mi sentas printempon
Plenan de bonvenaj folioj.
En miaj flavaj vejnoj
Paliĝas envio pro malĝojo,
Ĉar li scias, ke lia regno
Havas siajn tagojn kalkulitaj.
La radikoj de via adiaŭo
Sekiĝis
Ĉe la pordo de mia vivo.
La soleco, kiu profundigis
Miajn vundojn,
Ekflugas,
Timigita de via brakumo
Kiel gruo en tagiĝo.
En la grundo de mia koro
Renaskiĝas ĝojo
Kun impeto,
Ĉar venis la tempo plenigi min
Per via verdigita suko.
Nun mi estas primtempo
Plena de bonvenaj folioj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario