Mia brusto krevis pro malĝojo.
Mi sentas, kvazaŭ ĉiuj lapilli
Kaj laharo trapasus
La haŭton de mia koro.
Estis turnopunkto en mia vivo,
Kiam via rivero de lafo serpentumis
Laŭ miaj deklivoj.
La tuta lamento pendis
Ĉirkaŭ mia kolo,
Kiel nodo ĉirkaŭ mia gorĝo,
Muelŝtono kiu pezigis
Miajn paŝojn.
Miaj universoj kurbiĝis.
Epoko de malĝojo komenciĝis.
Miaj speguloj ĉesis reflekti,
Unufoje por ĉiam,
Tiun ĥoron de arkianĝeloj,
La sonon de trumpetoj,
La flirtadon de blankaj kolomboj.
Kiel la edzino de Lot,
Kiu rigardas malantaŭen,
Mi perdiĝis serĉante inter viaj okuloj
Kaj viaj ridetoj la amon.
Nun kiam mi revizias mian vivon,
Mia koro sinkas
En mia brusto.
Sen vi,
Mi estas sur malsuprenfluo
Al doloro.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario