Sub la stranga ĉielo
De ĉi tiu frua
Januara tago,
La vento karesas la ombrojn,
Kiuj estas kaŝitaj
Inter miaj sekretoj.
La sablo dividas
Kun la nubo
Mil amuletojn,
Kun la griza maro,
Dum miaj ondoj avide
Grimpas al via bordo.
Mi volas ĉesi esti
Stranga vojaĝanto,
Kiu alproksimiĝas
Kiel fajro al la arbo.
Kion mi sopiras, estas kurbiĝi
Kiel spirala ŝtuparo
Al la varma korinklino,
Kiun vi eldonas, kiam via perla rideto
Disvolviĝas antaŭ mia rigardo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario