Ekster la fenestro la pluvo
Falas kaj denove falas.
En mia tempio
La takto de deziro
Batas kiel tamburo.
La odoro de viaj haroj
Plenigas la spacon,
Kiun la sunsubiro okupas
Sur mia ĉielo.
Ni estas ostaĝoj de la pluvego
Kaj sub ĝiaj gutoj miaj pistiloj
Rezistas la tenton
Submetiĝi al viaj kisoj,
Rompi la malnovan cirkviton,
Kiu kondukas al pereo.
Ekster la fenestro la pluvo
Falas kaj denove falas.
En mia tempio
La takto de deziro
Batas kiel tamburo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario