Kiam ĝi okazos denove,
La sekreta eksplodo
De via Praeksplodo
La certa reveno
De via bumerango,
Kiam ĝi okazos denove
La eklipso kiun vi kaŭzas
En la maltrankvila orbito
De miaj pupiloj,
Kun la varmeta vertiĝo
De via sinlivero,
Mi, kaptita
En la senfina geografio
De viaj orakolaj femuroj,
Kie la tempo kliniĝas
Kaj la estonteco senvestiĝas,
Lasiĝos fali 
Vizaĝmalsupren,
Kiel rito, 
Kiu malsupreniras
En transfiguro
De la mia kruco 
Al la via karno.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario