Kara mia,
Konsciante
Pri la distancoj
Kaj la rapidoj,
Mi vagas serĉante
La randon de via rideto.
Miaj revoj kaj mi
Superflugas
Serĉante la limon
Inter la nokto kaj la tago.
Kaj dum mi transiras
Senpeza
La Kurilan fosaĵon,
La sola penso
Estas pri la karatoj
De viaj okuloj.
Estas certe ke,
Kiel ruĝa fadeno,
Mia koro ligiĝas al la via,
Lasante spuron
Irizan kaj kalejdoskopan
De kolora vivo.