20231231

5336 Viaj flugiloj kaj miaj flugiloj tuŝiĝis hazarde

Vi jam deziris 
Ĉiujn viajn sopirojn, 
Kiam mia fajroŝtelo 
Transiris la ĉielon 
De via vivo kaj mi vidis min fali 
Kiel la ĉiela arkianĝelo 
Sen flugiloj, 
Ikaro, kies deziro 
Flugi ĉirkaŭ la aŭro, 
Kiu venas el viaj haroj, 
Neniam estis plenumita.

Viaj flugiloj kaj miaj flugiloj 
Tuŝiĝis hazarde, 
Unu matenon plenan je lunoj, 
Kiam la suno ĵus 
Komencis leviĝi.

Mi jam sopiris 
Ĉiujn miajn dezirojn, 
Kiam via fajroŝtelo 
Transiris la ĉielon 
De mia vivo kaj mi vidis vin fali 
Kiel la ĉiela arkianĝelo 
Sen flugiloj, 
Ikaro, kies deziro 
Flugi ĉirkaŭ la aŭro, 
Kiu venas el miaj haroj, 
Neniam estis plenumita.

No hay comentarios.: